Teodoro la Studiito (759-826) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Teodoro la Studiito estis bizanca monaĥo en la Monaĥejo de Studio.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 759 en Konstantinopolo, Turkio | ||||
Morto | 11-a de novembro 826 en Konstantinopolo, Turkio | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | mezepoka greka • antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Theoctista (en) vd | ||||
Gefratoj | Joseph of Thessalonica (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monaĥo verkisto komponisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Teodoro la Studiito (759-826) estis bizanca greka monaĥo kaj abato, kiu konatiĝis pro sia fervora oponado kontraŭ la ikonoklasmo, kaj protagonisto de unu el pluraj konfliktoj, kiuj rivaligis lin kaj kun imperiestro Konstantino la 6-a (771-805) kaj kun la patriarko Nikeforo el Konstantinopolo (758-828). Li estas konsiderata sanktulo pro la monaĥa regularo kiun li enkondukis kaj pro la granda kvanto da liturgioj de li komponitaj, aparte la "Karesma Triodiono", liturgia libro de la Ortodoksa Eklezio kaj de la Katolikaj Eklezioj de la Oriento kiuj akceptas la bizancan riton.